Esperanta klavaro por Vindozo
Kun tiuj ĉi klavarmapoj estas facilege entajpi Esperantlingvajn ĉapelsignojn. Ili estas aliigitaj el naciaj klavarmapojn tiel, ke oni povas entajpi ĉapelsignojn per AltGr-klavo (aŭ Alt + Ctrl se vi ne havas AltGr-klavon) + c, g, h, j, s aŭ u kaj majusklojn per AltGr + majusklo + c, g, h, j, s aŭ u. Krom tiuj ĉi ŝanĝoj via klavaro restas tute same.
Tiuj ĉi klavarmapoj funkcias en ĉiaj ajn Vindozoj ekde versio NT 4.0.
Ankaŭ por Linukso kaj aliaj uniksoj.
Instalado
Elŝutu la ĝustan klavarmapon por via lingvo
Ekstraktu ĝin. En ĝi vi trovas dosieron setup.exe, lanĉu ĝin. Ĝi instalos la klavarmapon.
Post tio ĉio devus esti en ordo. Se vi havas problemojn, fari tiel ĉi:
Aktivigi la mapon. Vi povos fari tion en Regionaj kaj lingvaj agordoj (Regional ang Language Settings) en Stirpanelo (Control Panel)
Tie vi trovos folion Lingvoj (Languages). Klaku sur la folio kaj klaku sur Detaloj (Details).
- Certigi, ke vi havos la Esperantan klavarmapon elektita kiel defaŭlto (Default input language). Vi povos eĉ forigi vian malnovan klavarmapon (vi povos reaktivigi ĝin iam ajn vi volos)