Kursoj
La kvintaga Esperanto-kurso de EAF
La kvintaga Esperanto-kurso de EAF okazos en Popola Instituto de Valamo (Heinävesi, Finnlando) 28.6.–2.7.2010. La instrua teamo estos Atilio Orellana Rojas el Nederlando/Argentino kaj Patrik Austin kaj Tiina Oittinen el Finnlando. – Bv. vidi la paĝon de EAF.
Somera Esperanto-Studado (SES-2010)
Somera Esperanto-Studado (SES-2010) okazos inter la 2-a kaj la 10-a de julio 2010. – Jam la tria fizika lernu!-renkontiĝo okazos en okcidentslovaka banurbo Piešťany, situanta 80 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava kaj 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio.

