Esperanta klavaro por Vindozo

Kun tiuj ĉi klavarmapoj estas facilege entajpi Esperantlingvajn ĉapelsignojn. Ili estas aliigitaj el naciaj klavarmapojn tiel, ke oni povas entajpi ĉapelsignojn per AltGr-klavo (aŭ Alt + Ctrl se vi ne havas AltGr-klavon) + c, g, h, j, s aŭ u kaj majusklojn per AltGr + majusklo + c, g, h, j, s aŭ u. Krom tiuj ĉi ŝanĝoj via klavaro restas tute same.

(!) Tiuj ĉi klavarmapoj funkcias en ĉiaj ajn Vindozoj ekde versio NT 4.0.

(!) Ankaŭ por Linukso kaj aliaj uniksoj.

Instalado

  1. Elŝutu la ĝustan klavarmapon por via lingvo

  2. Ekstraktu ĝin. En ĝi vi trovas dosieron setup.exe, lanĉu ĝin. Ĝi instalos la klavarmapon.

Post tio ĉio devus esti en ordo. Se vi havas problemojn, fari tiel ĉi:

  1. Aktivigi la mapon. Vi povos fari tion en Regionaj kaj lingvaj agordoj (Regional ang Language Settings) en Stirpanelo (Control Panel)

  2. Tie vi trovos folion Lingvoj (Languages). Klaku sur la folio kaj klaku sur Detaloj (Details).

  3. Certigi, ke vi havos la Esperantan klavarmapon elektita kiel defaŭlto (Default input language). Vi povos eĉ forigi vian malnovan klavarmapon (vi povos reaktivigi ĝin iam ajn vi volos)

klavaro-instalado-1.png klavaro-instalado-2.png klavaro-instalado-3.png

Dosieroj

© Kopirajto 2000–2011 Markus. La paĝoj uzas modifikitan MoinMoin-vikimotoron. La modifikita versiono estas libere elŝutebla kaj uzebla laŭ la GPL-permisilo (versiono 3). Ĉio enhavo uzas la saman permisilon se ne indikita alie. Teksta enhavo estas uzebla laŭ la GNU Libera dokumenta permisilo.